WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 13
17 - Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
Select
1 - En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super Judujo.
2 - Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
3 - Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
4 - Abija stariĝis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris: Aŭskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
5 - Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
6 - Sed leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro.
7 - Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
8 - Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
9 - Vi elpuŝis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la nedioj.
10 - Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ ilia ofico,
11 - kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
12 - Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson.
13 - Dume Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili; tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ ili.
14 - La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
15 - Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj.
16 - Kaj la Izraelidoj ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de ĉi tiuj.
17 - Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
18 - Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
19 - Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet-Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj.
20 - Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
21 - Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.
22 - La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.
2 Kronikoj 13:17
17 / 22
Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget